Estonteco de la eŭropa konkurencivo : raporto Draghi 2024

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Ekonomio Ŝlosil-vortoj : ekonomio, Draghi, kresko, konkurencivo

En septembro 2024, Mario Draghi (eks-prezidanto de Eŭropa Centra Banko kaj eksĉefministro de Italio), donis sian raporton al Eŭropa Komisiono pri estonteco de la eŭropa konkurencivo.

Tiun raporton akceptis estroj de Eŭropa Unio, kaj multaj gazetoj publikigis artikolojn pri ĝi. Ĉu vi mem jam legis ĝin ?

 

Eĉ se multaj homoj parolas kaj skribas pri tiu raporto, verŝajne ne multaj vere legis ĝin.

En gazetaro, ni facile trovas artikolojn, sed tre malfacile artikolojn kun grafikaĵoj, kvankam tiu raporto enhavas multajn grafikaĵojn. Eble la kialo estas ke tiu raporto estas publikigita nur en la angla. Eĉ se gazetistoj scipovas la anglan (sed tio ne certas), tamen ili ne scias kiel traduki grafikaĵojn.

Mario Draghi estas fakulo pri ekonomio. Lia raporto ĉefe traktas "kiel pliigi ekonomian kreskon", eĉ se iuj homoj eble volas malpli da kresko, por ebligi la ekologian transiron oficiale deziratan de Eŭropa Unio.

La enhavo de tiu verko certe influos decidojn de Eŭropa Unio dum la venontaj jaroj. La originala versio estas nur en angla lingvo, do ne estos legebla kaj kompreneblaj de normalaj civitanoj. Por ebligi pli bonan demokratan debaton, por ke ĉiuj, "kreskistoj" aŭ "malkreskistoj", povos libere pridiskuti la aferon, ni prilaboris la dosieron por aŭtomate traduki ĝin al ĉiuj oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio.

Atentu ! Tio estas nur la "parto A" de la raporto (69 paĝoj). Estas pli longa dosiero, la "parto B", kies originalo havas 328 paĝojn, kun pli precizaj rekomendoj : vi devos atendi pli longe por legi ĝin en ĉiuj lingvoj ! Se vi deziras partopreni, bonvolu skribi al ni per la kontakta paĝo.

 

Dosieroj en naciaj lingvoj, en formatoj .odt kaj .pdf

Skribi komenton

Kiu estas la oka litero de la vorto 956ftsw ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)