Monitorado de la nivelo de financa lerto en EU

Redaktita de Estro Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : Eŭrobarometro, financo

Dum printempo 2023, Eŭropa Komisiono mendis esploron Eŭrobarometro pri financaj scipovoj de Eŭropanoj : scioj pri inflacio kaj prunto, konduto pri mono kaj spezo, lerteco pri ciferecaj bankaj agoj, kaj aliaj.

1) La naciaj opinioj ne estas pli diversaj ol la opinioj de sociaj grupoj, malkiel en multaj aliaj enketoj Eŭrobarometro.

Eble la kialo estas ke tiu enketo ne vere demandis pri "opinioj" pri publikaj aferoj, sed pri personaj scioj kaj kondutoj.

Image

2) Strange estas la negativa korelacio inter financaj scioj kaj financaj kondutoj. Eble la homoj kun malmultaj scioj havas pli prudenta konduto ĉar ili ne estas komfortaj kun financaj aferoj. Eble ankaŭ la demandoj ne estis klaraj. En la oficiala raporto estas klarigo pri la stranga pozicio de Finnlando (FI). Pri la demando 7, estas : Kontrolante la tradukojn post kampa laboro, oni observis ke, kvankam la traduko uzata en Finnlando estas ĝusta, la semantika gamo de la angla versio estas pli granda ol ĝia ekvivalento en la finna. Pro tio, respondantoj eble komprenis ĉi tiun deklaron kiel "konservi registraĵon de siaj elspezoj". En tiu kazo la fakuloj trovis malprecizon en la traduko, sed eble en aliaj kazoj, la komprenoj de homoj en diversaj landoj estis malsimila. Tio eble okazas en aliaj esploroj Eŭrobarometro.

3) En la sama tempo aperis alia esploro pri financaj scipovoj de loĝantoj en pluraj landoj, far la financa kompanio Allianz. Ne estis la samaj demandoj, ne estis la samaj landoj, sed la rezultoj estas iom similaj : viroj, maljunuloj kaj diplomitoj havas pli da scioj ol inoj, junuloj kaj homoj kun nur baza edukado. En la franca gazetaro estis pluraj artikoloj pri la raporto de Allianz, sed tre malmultaj pri la raporto Eŭrobarometro. Kial la eŭropa enketo estas malpli konata ol tiu de Allianz ?

Jen dosieroj en ĉiuj oficialaj lingvoj de EU : 

EBFlash525_Finance.odt (originalo en la angla)
EBFlash525_Finance.pdf
EBFlash525_Finance_BG.odt (en la bulgara)
EBFlash525_Finance_BG.pdf
EBFlash525_Finance_CS.odt (en la ĉeĥa)
EBFlash525_Finance_CS.pdf
EBFlash525_Finance_DA.odt (en la dana)
EBFlash525_Finance_DA.pdf
EBFlash525_Finance_DE.odt (en la germana)
EBFlash525_Finance_DE.pdf
EBFlash525_Finance_EL.odt (en la greka)
EBFlash525_Finance_EL.pdf
EBFlash525_Finance_ES.odt (en la hispana)
EBFlash525_Finance_ES.pdf
EBFlash525_Finance_ET.odt (en la estona)
EBFlash525_Finance_ET.pdf
EBFlash525_Finance_FI.odt (en la finna)
EBFlash525_Finance_FI.pdf
EBFlash525_Finance_FR.odt (en la franca)
EBFlash525_Finance_FR.pdf
EBFlash525_Finance_GA.odt (en la irlandgaela)
EBFlash525_Finance_GA.pdf
EBFlash525_Finance_HR.odt (en la kroata)
EBFlash525_Finance_HR.pdf
EBFlash525_Finance_HU.odt (en la hungara)
EBFlash525_Finance_HU.pdf
EBFlash525_Finance_IT.odt (en la itala)
EBFlash525_Finance_IT.pdf
EBFlash525_Finance_LT.odt (en la litova)
EBFlash525_Finance_LT.pdf
EBFlash525_Finance_LV.odt (en la latva)
EBFlash525_Finance_LV.pdf
EBFlash525_Finance_MT.odt (en la malta)
EBFlash525_Finance_MT.pdf
EBFlash525_Finance_NL.odt (en la nederlanda)
EBFlash525_Finance_NL.pdf
EBFlash525_Finance_PL.odt (en la pola)
EBFlash525_Finance_PL.pdf
EBFlash525_Finance_PT.odt (en la portugala)
EBFlash525_Finance_PT.pdf
EBFlash525_Finance_RO.odt (en la rumana)
EBFlash525_Finance_RO.pdf
EBFlash525_Finance_SK.odt (en la slovaka)
EBFlash525_Finance_SK.pdf
EBFlash525_Finance_SL.odt (en la slovena)
EBFlash525_Finance_SL.pdf
EBFlash525_Finance_SV.odt (en la sveda)
EBFlash525_Finance_SV.pdf

Skribi komenton

Kiu estas la unua litero de la vorto 9fj5sg1w ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)