Eŭrobarometro Sp550 2024 : Sinteno de Eŭropanoj pri medio

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro, Sano Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, 2024, medio, PFAS, kemiaĵo, akvo
https://environment.ec.europa.eu/sites/default/files/styles/oe_theme_medium_no_crop/public/2023-08/shutterstock_176401871.jpg?itok=M5JiJNa3

Por nia vivo, gravas medio, do Europaj gvidantoj petis esploron pri opinioj de Eŭropanoj, kies rezulto publikiĝis en la angla dum printempo 2024.

Tamen ni bedaŭros ke neniu demando temis pri la ĉefa problemo de nia nuna tempo : la granda kvanto de karbondioksido en aero, kiu estas kaŭzo de klimata varmiĝo.

Estas ĝeneralaj demandoj pri kemiaĵoj kaj sano, pri rubaĵoj, pri akvo, kaj pri "cirkla ekonomio", en kiu rubaĵo iĝas krudmaterio por aliaj produktoj. Plidetale estas partoj pri "senfinaj kemiaĵoj" PFAS, kaj pri problemoj de akvo.

Kiel kutime, tiu raporto diras ke homoj konsentas kun la gvidantoj, kaj ke ili progresas en bona vojo.

Tamen tiu aserto ne estas certa. En la komenco, ni legas "la konduto de konsumantoj evoluas al pli da daŭreblo", sed ne estas komparo kun alia esploro, do ni ne povas konkludi pri iu ajn evoluo.

Ni aldonis parton pri "komentoj", kun kelkaj rimarkoj pri eraroj aŭ mankoj en la esploro, kaj grafikaĵoj pri la datumoj de la raporto.

Pri "eternaj kemiaĵoj" PFAS, ni vidas ke iuj grupoj tre timas ilin, kaj ke aliaj grupoj neglektas ilin. Viroj kaj inoj same pensas, edukitaj homoj iom pli timas (aŭ zorgas ?) ol homoj kiuj forlasis frue la edukan sistemon, sed la plej gravaj malsimiloj estas inter landoj, kiel ofte.Image

Ankaŭ ni vidas grandajn malsimilojn pri akvo (QB15). Mediteraneaj landoj timas sekecon, kaj baltaj landoj timas algojn. Malfacile estas fari komunan politikon pri akvo por Eŭropa Unio !

Image

Dosieroj en formatoj .odt kaj .pdf :

EBSp550_Environment2024.odt originalaĵo, angle
EBSp550_Environment2024.pdf
EBSp550_Environment2024_BG.odt bulgare
EBSp550_Environment2024_BG.pdf
EBSp550_Environment2024_CS.odt ĉeĥe
EBSp550_Environment2024_CS.pdf
EBSp550_Environment2024_DA.odt dane
EBSp550_Environment2024_DA.pdf
EBSp550_Environment2024_DE.odt germane
EBSp550_Environment2024_DE.pdf
EBSp550_Environment2024_EL.odt greke
EBSp550_Environment2024_EL.pdf
EBSp550_Environment2024_ES.odt hispane
EBSp550_Environment2024_ES.pdf
EBSp550_Environment2024_ET.odt estone
EBSp550_Environment2024_ET.pdf
EBSp550_Environment2024_FI.odt finne
EBSp550_Environment2024_FI.pdf
EBSp550_Environment2024_FR.odt france
EBSp550_Environment2024_FR.pdf
EBSp550_Environment2024_GA.odt irlandgaele
EBSp550_Environment2024_GA.pdf
EBSp550_Environment2024_HR.odt kroate
EBSp550_Environment2024_HR.pdf
EBSp550_Environment2024_HU.odt hungare
EBSp550_Environment2024_HU.pdf
EBSp550_Environment2024_IT.odt itale
EBSp550_Environment2024_IT.pdf
EBSp550_Environment2024_LT.odt litove
EBSp550_Environment2024_LT.pdf
EBSp550_Environment2024_LV.odt latve
EBSp550_Environment2024_LV.pdf
EBSp550_Environment2024_MT.odt malte
EBSp550_Environment2024_MT.pdf
EBSp550_Environment2024_NL.odt nederlande
EBSp550_Environment2024_NL.pdf
EBSp550_Environment2024_PL.odt pole
EBSp550_Environment2024_PL.pdf
EBSp550_Environment2024_PT.odt portugale
EBSp550_Environment2024_PT.pdf
EBSp550_Environment2024_RO.odt rumane
EBSp550_Environment2024_RO.pdf
EBSp550_Environment2024_SK.odt slovake
EBSp550_Environment2024_SK.pdf
EBSp550_Environment2024_SL.odt slovene
EBSp550_Environment2024_SL.pdf
EBSp550_Environment2024_SV.odt svede
EBSp550_Environment2024_SV.pdf

Skribi komenton

Kiu estas la sesa litero de la vorto l54jwi6 ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)