Estonteco de Eŭropo, la esploro Eŭrobarometro 517 (aŭtuno 2021)

Redaktita de Pierre Dieumegard Neniu komento
Klasifikita en : Eurobarometro Ŝlosil-vortoj : eŭrobarometro, estonteco, Eŭropo

Dum aŭtuno 2021 estis enketo de Eŭrobarometro pri "Estonteco de Eŭropo" ; samtempe estis la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Jen la tuta libro de rezultoj de la oficiala esploro ; en ĝi estas kelkaj kromaj paĝoj, kiuj montras la malfacilon de demokrateco kiam ni ne povas kune interparoli.

Tiu artikolo estas ankaŭ memoraĵo al Klaus Leith, kiu multe aktivadis nome de UEA en la Konferenco pri estonteco de Eŭropo, por antaŭenpuŝi proponojn favore al Esperanto. Bedaŭrinde li mortis antaŭ la fino de tiu Konferenco.

En tiu esploro Eŭrobarometro estas pluraj gravaj rezultoj, foje malĝojigaj :

  • Opinioj pri klimata ŝanĝo, tre diversaj laŭ la landoj (vidu ankaŭ specifan artikolon)
  • Opinioj pri la Konferenco pri estonteco de Eŭropo : loĝantoj de iuj landoj bone konas ĝin, sed en aliaj landoj la loĝantoj ne konas.
  • Ankaŭ ni povas konstati ke la nombro de homoj kiuj vere partoprenis tiun Konferencon pri estonteco de Eŭropo (50 000, do unu eŭropano el 8000) estas multe malpli nombraj ol tiuj kiuj deklaris sin pretaj por partopreni dum la enketo EBS517 (proks. unu triono de la demandataj homoj).
EBS517_PlusB_Travail_BG.odt Bulgare, aŭtomate tradukita

Skribi komenton

Kiu estas la kvina litero de la vorto 46tbxa ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)