Defioj kaj prioritatoj de EU en 2023

Kiuj estas defioj kaj prioritatoj por Eŭropa Unio en 2023 ?
Esploro Eŭrobarometro temas pri tio, eĉ se ĝi havas nur kelkaj defioj, ĉefe pri milito en Ukrainio.
Kiuj estas defioj kaj prioritatoj por Eŭropa Unio en 2023 ?
Esploro Eŭrobarometro temas pri tio, eĉ se ĝi havas nur kelkaj defioj, ĉefe pri milito en Ukrainio.
Septembro 2023 : post somera paŭzo, aperas raporto pri "civitanoj de EU kaj evoluo-kunlaboro".
Verŝajne, normalaj civitanoj ne povas ekkoni tiun verkon, ĉar ĝi estas nur en la angla, kaj estas neniu anonco en la retejo de EU.
Legi pli pri Eŭrobarometro 537: civitanoj de EU kaj evoluo-kunlaboro
Dum printempo 2023, Eŭropa Komisiono mendis esploron Eŭrobarometro pri financaj scipovoj de Eŭropanoj : scioj pri inflacio kaj prunto, konduto pri mono kaj spezo, lerteco pri ciferecaj bankaj agoj, kaj aliaj.
"Demokratio en ago" estas la titolo de la Eŭrobarometra raporto de printempo 2023. Tiu raporto esploras la sentojn kaj opiniojn de Eŭropanoj en rilato kun la venonta baloto de eŭropa parlamento (junio 2024).
Tiu raporto estas nur en la angla, kiel kutime, sed ĝi estis malzorge redaktata, kun diversaj eraroj (troaj paragrafoj, eraroj en bildotekstoj...). Tamen ĝi montras, kiel kutime, ke opinioj de Eŭropanoj pli malsimilas laŭ la landoj ol laŭ la sociaj grupoj.
Dum aŭtuno 2022, Eŭropanoj estis demandataj pri siaj kutimoj de internacia (interŝtata) komunikado. La demandoj estis nur pri telefono, videotelefono kaj tujmesaĝoj, ne temis pri retmesaĝoj nek paperaj leteroj.
Ni konstatas ke plejmulto de Eŭropanoj ne komunikas kun eksterlandanoj, eĉ se la procento multe varias laŭ la landoj.