Klimata ŝanĝo : jen resumo de la sesa raporto de Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC)

Redaktita de Estro Neniu komento
origino de bildo : Pixabay

Klimata ŝanĝo gravas por ĉiuj homoj, do ankaŭ por Eŭropanoj. La Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ = IPCC) faras raportojn de multaj jaroj, sed politikistoj ne vere zorgas pri tio.

Komence de 2023, publikiĝis la resumo de la sesa raporto por politikistoj, nur en la angla. Eble tiu traduko helpos ilin, sed ne certe : estas multaj fakaj vortoj, tro sciencaj por multaj politikistoj... Tamen ni esperas ke per dosieroj en aliaj lingvoj, la politikistoj/decidantoj/ povos pli facile kompreni kaj agi.

Jes, gravas lingvoj ankaŭ en tiu fako. Ekzemple, la franca registaro publikigis artikolon pri tiu raporto, kun du referencoj. La unua referenco estas la originalo de la raporto en la angla, kaj la dua estas registara dosiero, en la franca. En tiu artikolo, estas du frazoj pri nuklea energio kiel ilo kontraŭ klimata ŝanĝo. En la franclingva dosiero ankaŭ estas du frazoj reklamantaj pri nuklea energio. Tamen, kiam oni legas la raporton mem, en la teksto ne estas eĉ unu vorto pri tia energio, nur estas vorteto en iu bildo, sed la bildo montras ke nuklea energio ne gravas kontraŭ klimata varmiĝo (bildo 7, paĝo 28 de la originala raporto en la anglapaĝo 29 en Esperanto). Eble la homoj kiuj verkis la artikolon kaj la franclingvan dosieron ne zorge legis la dosieron en la angla, aŭ ne bone scipovis la anglan ? 

Image

En Esperanto, la traduko estis per Google ; necesis traduki dise la tekston kaj la bildojn ; jen en formato pdf kaj en formato docx.

Konataj problemoj : en tiuj dosieroj, estas multaj literoj subskribaj kaj superskribaj, pro la scienceco de tiu raporto. Ekzemple CO2, yr-1... Malfeliĉe, la aŭtomataj tradukiloj  ofte superskribigas aŭ subskribigas aliajn literojn aŭ vortojn. La legantoj certe komprenos, plibonigos la dosieron kaj resendos ĝin al ni post plibonigon....

En la bildoj, la tradukitaj vortoj aŭ frazoj ofte estas plilongaj ol la originalan, kaj kolizias aliajn vortojn aŭ frazojn. Bonvolu modifi la bildon (per alklako, kaj "eniri en la grupo"), kaj poste sendi al ni dosieron plibonigita.

 

Prilaborita dosiero en la angla : GIEC6_AvecImages.odt       /GIEC6_AvecImages.pdf

 

Skribi komenton

Kiu estas la dua litero de la vorto 6jzmcgys ?

Fluo RSS de komentoj pri tiu artikolo

Aliaj lingvoj :
europagemeinsam.eu : en la germana (DE)
europeensemble.eu : en la franca (FR)
europainsieme.eu : en la itala (IT)
europajuntos.eu : en la hispana (ES)